Search the FAQ Archives

3 - A - B - C - D - E - F - G - H - I - J - K - L - M
N - O - P - Q - R - S - T - U - V - W - X - Y - Z
faqs.org - Internet FAQ Archives

FAQ-eto pri spamo


[ Usenet FAQs | Web FAQs | Documents | RFC Index | Forum archive ]
Archive-name: esperanto/spamo
Posting-Frequency: Every two months (afishita chiujn du monatojn)
URL: http://www.esperanto.net/veb/spam-faq.html

See reader questions & answers on this topic! - Help others by sharing your knowledge
FAQ-eto pri spamo
=================

Char "spamado" en la esperanta ret-komunumo shajne komencas esti
problemo, mi preparis FAQ-eton pri tio. Por gheneralaj informoj pri
spamo, vidu la fontojn kiujn mi mencias che la fino.


KIO ESTAS "SPAMO"?

"Spamo" estas mesagho amase sendita per ret-poshto al homoj kiuj ne
petis ghin, au mesagho amase afishita en pluraj Usenet-grupoj. La nomo
venas de la usona viandajho "Spam", kiu estis famigita de la brita
komedi-grupo Monty Python.

Kompreneble, oni rajtas amas-sendi mesaghon al la abonantoj de
poshto-listo, al homoj kiu petis informojn pri io, ktp.

Mesagho sendita al nur unu persono au afishita en nur unu Usenet-grupo
ne estas spamo, kia ajn estas ghia enhavo. Ghi tamen povas esti fia pro
aliaj kauzoj, kompreneble.


CHU GRAVAS LA ENHAVO DE LA MESAGHO? 

"Spamo" estas iu ajn mesagho amas-sendita, sendepende de enhavo. Ofte la
mesagho estas komerca, sed spam-mesaghoj foje temas pri religio,
chen-leteroj, petoj ke oni sendu plendojn au salutojn al diversaj homoj,
au aliaj stultajhoj.

La enhavo tamen povas helpi decidi chu la spamo estis sendita pro
malico, au pro stulteco kaj naiveco. Tio povas influi la reagon de la
sistemestro (vidu poste).

Lastatempe aperis spam-mesaghoj kiuj false informas pri ne-ekzistantaj
virusoj, ekz-e "Good Times", "Penpal Greetings" au "Join the Crew", kun
peto ke oni amase plusendu la mesaghon. Tiuj avertoj estas chiam falsaj;
nepre ne plusendu ilin.


KIO PRI LA ADRESARO DE DERK? 

La adresaro de Derk Ederveen diras ke ghi estas "por faciligi rektan
kontakton, ne por grandskala dissendado", kaj ke oni ne uzu ghin "por
sendi mesaghon al chiuj". Tia amas-sendado do kontrauus la eksplicitajn
regulojn de la adresaro, denove senkonsidere de la enhavo. Tamen, se oni
plendas pri spamo (vidu poste), la sistemestro vershajne konsideros la
gheneralan regulon kontrau spamado kiel pli konvinkan argumenton ol la
regulojn de la adresaro.


KIEL MI POVAS DISKONIGI ANONCON?

Se vi volas diskonigi anoncon au dissendi mesaghon, afishu ghin unu
fojon en Usenet-grupo soc.culture.esperanto, au sendu ghin unu fojon al
la poshto-listo che esperanto-l@netcom.com. La Usenet-grupo kaj la
poshto-listo automate intershanghas mesaghojn, do ne sendu ghin al
ambau.


KIEL MI PLENDU PRI SPAMO?

Sendu plend-mesaghon al "postmaster@sistemo.de.la.fiulo". Diru ke vi
plendas pri spamo kaj sendu kopion de la spam-mesagho kun la "kapo"
(vidu poste). Skribu afable; memoru ke la sistemestro ne kulpas pro la
ago de sia uzanto, kaj via celo supozeble estas ke la sistemestro helpu
vin, ne ke li koleru kontrau vi. 

Se vi ne konas la lingvon de la sistemestro de la spaminto, vi povas
skribi en la angla kaj uzi jenan vortumon: "I'd like to complain about
the following spam message". (Mi deziras plendi pri jena spamajho.)
Poste estu kopio de la spam-mesagho.

Profesiaj spamistoj kashas sian identecon por malhelpi ke oni plendu
kontrau ili. Oni devas legi la tutan "kapon" de la mesagho por malkovri
kiu fakte sendis ghin. Kun kelkaj programoj, oni uzu la ordonon "Show
all Headers" au simile por vidi tiun kapon.

Jen ekzemplo de kapo de mesagho kiun mi ricevis:


Received: from VMSrelay4.pcy.mci.net (vmsrelay4.pcy.mci.net
  [204.71.0.56]) by mail.storm.ca (8.8.6/8.8.6) with ESMTP id DAA08627;
  Sat, 27 Sep 1997 03:52:43 -0400 (EDT)
>From: waynesmail@mci2000.com
Date: Fri, 26 Sep 1997 22:31:38 -0500 (EST)
Subject: FREE!! $20.00's Worth Of Long Distance Phone Cards!!
To: waynesmail@mci2000.com
Reply-to: waynesmail@mci2000.com
Message-id: <>
Comments: Authenticated sender is <waynesmail@mci2000.com>


La linio "From" asertas ke la sendanto estas che mci2000.com. Tamen la
linio "Received" montras ke la mesagho iris de mci.net al storm.ca (mia
sistemo). Do oni plendu al postmaster@mci.net.

Vi ankau povas sendi plendon al "postmaster" che *via* sistemo; foje li
blokos la estontajn mesaghojn de la spaminto, tiel ke vi ne plu ricevos
mesaghojn de li. Tamen tio prezentas aliajn problemojn, kaj ne chiuj
sistemoj faras tion. Vi povas demandi al via sistemestro chu vi sendu al
li kopiojn de plendoj pri spamo.

En sia adresaro, Derk Ederveen petas ke oni informu lin per mallonga
mesagho se oni suspektas misuzon de la adresaro per spamado.


KIEL MI *NE* PLENDU PRI SPAMO? 

Ne reciproke amas-sendu mesaghojn ("poshto-bombado") al la spaminto.
Tio estas same neakceptebla kiel la spamado mem, kaj vi povus perdi vian
propran konton.


KION FAROS LA SISTEMESTRO DE LA SPAMINTO? 

Chiutage homoj perdas siajn ret-konektojn pro spamado. Grandaj servoj
kiel Compuserve kaj America On Line (AOL) publike aperigas listojn de
kontoj nuligitaj pro spamo.

Ofte, la sistemestro nur admonos la uzanton, se li ne antaue spamis kaj
shajne agis pro ne-scio au naiveco. Foje oni volonte konkludos ke la
uzanto estis nur naiva pro la enhavo de la mesagho. Post tiu admono oni
kutime ne plu toleros spamon. Pro gravaj spamadoj oni tuj nuligas
konton.


SED MI NE VOLAS KE LA SPAMINTO PERDU SIAN RET-KONEKTON!

En tiu kazo, skribu al la spaminto kaj atentigu lin ke amas-sendado
estas ne-permesita, senkonsidere de la enhavo de la mesagho. Lau mia
sperto, tio ofte ne funkcias, kaj la spaminto respondas ke li rajtis
amas-sendi sian mesaghon pro ghia "graveco", au char li ne sendis
komercan mesaghon, ktp. Tiam oni tamen devas plendi che la sistemestro
de la spaminto se oni volas malhelpi ke li spamu denove.


PLIAJ INFORMOJ (EN LA ANGLA)

Fight Spam on the Internet!
http://spam.abuse.net/spam/

The Net Abuse FAQ
http://www.cybernothing.org/faqs/net-abuse-faq.html
Ankau regule afishita en news.admin.net-abuse.bulletins

_Stopping Spam_, de Alan Schwartz kaj Simson Garfinkel,
http://www.amazon.com/exec/obidos/ASIN/156592388X/esperantofaq
Eldonita de O'Reilly and Associates, http://www.ora.com/
oktobro 1998, 191 paghoj, ISBN 1-56592-388-X, USD 19,95

Coalition Against Unsolicited Commercial Email (CAUCE)
http://www.cauce.org/ 
Eblas senpage alighi al la kontrau-spama organizo CAUCE.
Similaj organizoj ekzistas ankau en Europo, http://www.euro.cauce.org/
kaj en Australio, http://www.caube.org.au/

Stimm gegen Spam!
http://www.politik-digital.de/spam/
Peticio kontrau spamo, por shtatanoj de la Europa Unio. En la germana
kaj aliaj lingvoj.

Address Munging Considered Harmful
http://www.interhack.net/pubs/munging-harmful/
Address Munging FAQ
http://www.faqs.org/faqs/net-abuse-faq/munging-address/ 

Mi ne rekomendas la uzon de falsitaj au "kontrau-spamaj" ret-adresoj:
vidu la argumentojn en la dokumento "Address Munging Considered
Harmful". Se vi tamen deziras uzi tian adreson, vidu la konsilojn en la
"Address Munging FAQ". 

Krome, la lasta elemento de falsita adreso estu ".invalid", por ke estu
klare ke oni ne uzu la adreson. (Tamen, ne sufichas simple aldoni
".invalid" al valida adreso por igi ghin kontrau-spama; necesas krome
falsi la adreson.) 

Oni chiuokaze uzu kontrau-spamajn adresojn nur en Usenet-grupoj; ne
havas sencon uzi ilin en ret-poshto.

Mi volonte ricevos sugestojn pri utilaj inform-fontoj en aliaj lingvoj.


Verkis: Yves Bellefeuille <yan@storm.ca>

User Contributions:

Comment about this article, ask questions, or add new information about this topic:


[ Usenet FAQs | Web FAQs | Documents | RFC Index ]

Send corrections/additions to the FAQ Maintainer:
Yves Bellefeuille <yan@storm.ca>





Last Update March 27 2014 @ 02:11 PM